Emmanuel Wald

Doktora studento en protestanta teologio
GRENEP, Universitato de Strasburgo

Mesaĝo de franco al la aliaj eŭropanoj

Enretigita la , (unua versio).

Etikedo: Politiko. PDF-dosiero: baldaŭ. Reiri al la tekstaro.

Vi probable vidis, ke la Front national (Nacia fronto), ekstrem-dekstrema partio, gajnis en Francio la lastajn eŭropajn elektojn. Estas honto por mia lando, kaj, eĉ se mi estas kontraŭ-naciisto (do mi ne kredas je ekzisto de nacioj, do de komuna honoro), eĉ se mi voĉdonis por alia partio, eĉ se mi luktis, luktas kaj luktos kontraŭ la Nacian fronton, mi sentas min persone honta.

Mi demandu pardonon. Kaj mi ankaŭ, ja ne pravigante tiun rezultaton, ekspliku iom kial tio igis ebla.

Vi sciu, ke la Nacia fronto multe ŝanĝiĝis dum la lastaj jaroj. Fakte, ĝi ja ne reale ŝanĝis sin, sed ĝi ŝanĝis multe sian bildon: en nia bildema societo, tiu estas gravega. Jean-Marie Le Pen, la kreinto de la partio, foriris la prezidantecon de la partio, kaj Marine Le Pen, lia filino, iĝis de ĝi nova prezidantino. Ŝi ne plu malbone parolas pri la judoj, ŝi foririgis la faŝistajn membrojn de la partio, kaj ŝi akceptis multajn junajn personojn, ofte belajn kaj blondajn fraŭlinojn. La partio ŝajnas al la popolo esti pli kaj pli normala, eĉ se ĝi fakte estas ĉiam dekstre ekstrema, nacia kaj rasista, ĝi kaŝas tion. Do multaj homoj, kiuj ne voĉdonis por Jean-Marie Le Pen, voĉdonas por lia filino.

Paralele, la neekstrema dekstro ŝanĝiĝis ankaŭ. Nicolas Sarkozy, eksa prezidanto de la respubliko, pensis ke por batali kontraŭ la Nacia fronto, li devas akcepti ĝiajn temojn (Jacques Chirac, dekstrema prezidanto de la respubliko antaŭ Sarkozy, pensis kontraŭe). Estas eraro. Ega eraro, ĉar la rezulto estis denove banaliĝo de la Nacia fronto.

Kaj maldekstre? Nicolas Sarkozy ne estis reelektita; François Hollande, el la Socialista partio, estis en 2012 elektita kiel nova prezidanto de la respubliko. Sed li ne igas sian programon. Ekonomike, li igas la saman politikon ol Sarkozy. Unu el la temoj de la Nacia fronto, samkiel ĉiuj faŝistaj kaj dekstre ekstremaj partioj, estas ke la dekstro kaj la maldekstro estas la sama afero: Hollande ŝajnas konfirmi tion.

La krizo kaj la liberala politiko de la EU estas ankaŭ kaŭzoj. En Francio, samkiel en aliaj landoj, la senlaboreco estas pli kaj pli granda, parte kaŭze de la EU. Kaj estas pli facila diri «ne al la EU» prefere ol diri «jes al alia EU». La francoj ne estas naziaj, rasistaj aŭ faŝistaj. Ili estas perditaj en malfacile komprenebla mondo, kaj voĉdonante por la Nacia fronto, ili volas diri «ne» al la politikistoj; ili ne diras «jes» al la programo de S-ino Le Pen. Tio estas malbone grava, sed ne tiel, kiel se ĝi estus vere naciistoj.

Lasta inda sciaĵo: la sindeteno estis tre granda. Mi vidis ke, se estas en Francio 52 milionoj da personoj kiuj havas pli ol 18 jaroj (la leĝa aĝo por voĉdoni), nur 4 milionoj voĉdonis por la Nacia fronto: kun la precizaj ĉifroj, mi kalkulis ke nur 9% da plejaĝaj francoj voĉdonis por ĝi. Ne estas nenio, sed ne estas 25%, kiel la oficialaj ĉifroj.

Permesilo Krea Komunaĵo

Ĉi tiu verko estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 4.0 Interŝtata.