Emmanuel Wald

Doktora studento en protestanta teologio
GRENEP, Universitato de Strasburgo

Komentareto pri la «Strategia laborplano» de UEA

Enretigita la , laste ĝisdatigita la (kvina versio).

Etikedo: Esperanto-movado. PDF-dosiero: baldaŭ. Reiri al la tekstaro.

Eble vi vidus, ke la nova estraro de UEA volas ŝanĝi multajn aĵojn. Ilia politiko estas resumita en iom longa dokumento (38 paĝoj ne estas multega, sed la dokumento estas peza ĉar plena), nomata Strategia laborplano, laŭ la kutimo de UEA, se mi bone komprenis. Vi povas trovi ĝin plena al tiu retadreso: http://ttt.uea.org/strategio1.

Emblemo de UEA

Mi devas tuj precizigi ion: mi ne estas spertega esperantisto. Mi ne bone konas la lingvon, mi ne bone konas la movadon, mi eĉ ne estas membro de UEA. Do miaj kritikoj estu vidataj kiel nedefinitivaj kaj modestaj; sed ili povus esti novaj kaj pro tio, interesaj. Fakte, estas mia espero.

Unue, la dokumento havas la problemojn de ĝia stilo. Estas oficiala dokumento, kun reguloj; ĝi estu plena kaj ne tro longa. Oni ne povas kritiki la dokumenton pro tio, kaj eĉ pli: malgraŭ tiuj reguloj, pro ĝia interna tre klara plano, oni ne estas perditaj. La ega uzo de la sigloj estas normala, sed oni amus havi liston de sigloj uzataj.

La dokumento estas ambicia, kaj tio estas bona. Ĝenerale, ĝi turnas sin al la ekstermovada mondo: UEA ne devas nur esti grandega libroservo. Mi ne povas paroli pri la «organizaj rimedoj», ĉar mi ne konas la aktualajn organizajn problemojn, sed tiu, kiu estas skribita, ŝajnas bona. La tempoplanado ŝajnas neatingebla, sed, kiel oni diras en la Franca, «à cœur vaillant, rien d’impossible» (por kuraĝa koro, nenio estas neebla), aŭ en la Klingona «bIHeghvIpchugh bIHeghpu’» (se vi paŭras la morton, vi jam estas morta) aŭ el la proverbaro, «kiu kuraĝe aliras, facile akiras». Haltigu ni la proverbojn, vi komprenis.

Sed laŭ mi, eĉ se la laborplano respondas al kelkaj gravaj demandoj (aŭ provas ekrespondi), ĝi ne respondas al aliaj, kaj ĉefe du.

Unue, ankoraŭ laŭ mi, unu el la plej gravaj kaj malfacile solveblaj problemoj de la Esperanto-movado en la venontaj jaroj estas la institucia kaptado de la mem-lernantoj kun interreto. Mi lernis dank’ al lernu.net. Estas rapida, senpaga kaj facila. Kun interreto, mi povas ludi, diskuti, renkonti, legi, … en Esperanto senprobleme. Tiukaze, kial aliĝi al unu asocio? Interreto multigas kaj multigos la Esperanto-parolantojn, kaj la defio estas, ke interreto multigu ankaŭ la esperantistojn. Hodiaŭ, ne estas la kazo. Jes ja, lernu.net, edukado.net, k.a. estas subtenataj de asocioj: sed tiu fakto ne estas videbla. La punkto 4.6.3. parolas iom pri tio, sed mi ne scias se reklamo sufiĉos…

Tiun problemon mi ne vidis en la Strategia laborplano. Kial aliĝi al unu asocio, do? Por helpi la movadon? Jes, sed (kaj tiukaze ne estas pro interreto) la mondo estas pli kaj pli individuista. Helpi la movadon ne sufiĉas kiel kialo. La demando estas: kiujn servojn la asocioj ofertu? Se oni respondus al tiu demando, oni kreskigus la membrarojn, kaj ĉefe tiun de UEA. Kaj tie ĉi, malfeliĉe, mi ne havas respondon.

Fakte, eĉ se la dokumento montras intereson pri la eblecoj kaj danĝerojn de interreto, ĝi ne iras ĝis la fino. Ekzemple, en asocioj, la retpaĝarestro estas almenaŭ tiom grava kiom la redaktoro de la revuo! Tiun fakton la esperantistoj ne komprenis, kaj se oni rigardas la retpaĝarojn de la esperantistaj asocioj, oni vidas tre ofte malbelajn kaj malnovajn, malofte ĝisdatigitajn retpaĝarojn. Tio ŝanĝu, kaj UEA helpu. Bela kaj facile legebla retpaĝaro ne bezonas grandegajn rimedojn, ĝi bezonas nur iom da tempo kaj kelkajn konojn. Kelkaj UEA-anoj povas lerni kaj, poste instrui tiujn konojn.

Sed pri tiu, unu punkto estas ĉefe interesa: la punkto 4.4.3. UEA estas internacia asocio kun relative malmultaj unuopaj membroj (5000 membroj ne estas nenio, sed…). Kaj la eblecoj de la novaj teknologioj ebligas novajn demokratiajn rimedojn. UEA serĉu pli kaj pli en tiu direkto.

Due, grava problemo estas la disvolvo de Esperanto en Afriko kaj Azio. La dokumento multe parolas pri «regiona agado», sed, kiam mi finis mian legon, mi ne vidis kion praktike, tio volas diri. Lerni Esperanton estas privilegio, kiun oni devas transformi al oportuno. Ĉu UEA devus ege helpi kaj eĉ krei aŭ regi institutojn kiel Bona Espero? Mi ne scias, sed kiam la financoj de UEA permesos tion, UEA devos pripensi tion.

Do mi finas mian komentareton tie. Mi provis esti rapida kaj interesa, mi esperas, ke la lego de mia verko interesas vin kaj pensigi vin. Ne hezitu komenti ĉe Google+Facebook se vi uzas ilin, aŭ per retmesaĝo ĉe emanuelo.arbaro@gmail.com. Ĝis!


1: Mi donas ligilon al la prova versio de la retpaĝaro de UEA, ĉar ne ekzistas en la nuna versio paĝo rezervita por la strategio. Sed eblas ke la paĝo ŝanĝiĝas; tiukaze bv. diri tion al mi (vidu la retpaĝon «Kontakto»). Se vi volas trovi la dokumento en la nuna retpaĝaro de UEA, vidu tie: http://uea.org/dokumentoj/index_gravaj.html.

Permesilo Krea Komunaĵo

Ĉi tiu verko estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 4.0 Interŝtata. Bildo uzata kun la permeso de UEA, sed ĝi al ili ankoraŭ apartenas.